Anglo respondas la telefonon ĉeĥo levas la

  • No School
  • AA 1
  • ChefHeat6871
  • 100

This preview shows page 95 - 97 out of 100 pages.

situacio. Anglo "respondas la telefonon”, ĉeĥo "levas la aŭskultilon”. Fakte okazas ambaŭ agoj, ĉar oni devas unue levi la aŭskultilon kaj poste respondi. 3) En la tria tipo estas priskribataj la samaj trajtoj de la situacio, per similaj vortoj, kiuj tamen estas diference organizitaj, ekzemple per negado de mala trajto: " Tio povas finiĝi por vi malbone .” - " Tio ne estos bona por vi .” La detaleco de priskribo povas esti ĉe la traduko malpli alta ol ĉe la originalo ( Li eltiris el la tablo la tirkeston, elmetis cigaredojn kaj proponis ilin al Petro - Li eltiris el la tablo cigaredojn kaj proponis ilin al Petro ) aŭ male pli alta ( Mi vidis, ke estis prezentita demando - Mi legis en ĵurnalo, ke estis prezentita demando ). Tio okazas precipe tiam, kiam en ĉiu el ambaŭ lingvoj validas alia konvencio: viva praktiko pruvas, ke ... - el konkreta praktiko oni scias, ke ... Kelkaj lingvoj ebligas kunmeti kopule en la sama ebeno kvalitojn daŭran kaj momentan, dum en aliaj lingvoj tio ne eblas: Li estis svelta kaj dormema, kiam li enlitiĝis. - La sveltulo estis dormema, kiam li enlitiĝis . 4) La kvara tipo de ekvivalentoj estas tiuj, kiam oni uzas la samajn vortojn, sed en unu 94
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto lingvo estas aktiva voĉo kaj en alia la pasiva ( oni rulis ŝtonon - la ŝtono estis rulata ) aŭ subpropozicio estas anstataŭigita per gerundio aŭ verba substantivo k.s. ( mi manĝis, kiam mi venis hejmen - mi manĝis veninte hejmen - mi manĝis post alveno hejmen; mi diris al li, kion mi pensas pri ŝi - mi diris al li mian opinion pri ŝi ). Tiuj ĉi ekvivalentoj ekzistas ankaŭ interne de unu lingvo. 5) En la kvina tipo estas la koincido inter originalo kaj traduko maksimuma: The house was sold for 10 thousand dollars. - La domo estis vendita por 10 mil dolaroj. 9.10. Danĝero de troa banaleco kaj logikeco en traduko Analizante tradukojn kaj komparante ilin kun la originaloj, oni rimarkis du gravajn tendencojn, kiuj aplikiĝas dum la tradukado: a) La tradukistoj tendencas uzi pli ĝenerale konatajn vortojn kun pli larĝa, sed malpli preciza signifo, uzi stilajn ŝablonojn. Ekzemple " rorado de leonoj ” ŝanĝiĝas al " blekado aŭ muĝado de leonoj ”, " ronronado de aŭtomobiloj ” al " murmurado, graŭlado aŭ bruado de aŭtomobiloj ”, " serpentumado de soldatoj ” al " zigzaga rampado de soldatoj ” ktp. La esprimoj uzitaj de la originala aŭtoro estas malpli kutimaj kaj malpli banalaj, sed ĝuste tial pli trafaj, pli koloraj, pli reliefaj kaj pli impresaj. Kiam la tradukisto rimarkas, ke la aŭtoro intence uzis emocie fortajn esprimojn, li male inklinas troigi la emocian forton. Anstataŭ " granda amaso da mono ” li tradukas " mamuta amaso da mono ”, anstataŭ " Joĉjo gapis ” aperas en la traduko " Joĉjo gapaĉis ” k.s. La pliintensigo kaj malintensigo de la emociaj esprimoj estas tradukmetodaj eraroj kaj la tradukantoj devas gardi sin kontraŭ ili. b) La tradukistoj tendencas "klarigi” la tekston, fari ĝin pli logika ol en la originalo. Sed la aŭtoroj ofte intence formulas siajn frazojn malklare por elvoki streĉitan atmosferon (detektivaj kaj psikologiaj romanoj) aŭ ŝajne nelogike, ĉar tio donas al la teksto novan, pli impresan bildon. En la frazo "

  • Left Quote Icon

    Student Picture

  • Left Quote Icon

    Student Picture

  • Left Quote Icon

    Student Picture